Hejmo

Eterne Rima

Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
ŜI kudris; li ĉarpentis. Ligno
Kaj ŝtofo ordigite netis,
Kaj meblo ŝajnis amosigno.

Ili vivadis pene, ŝpare,
Sed ĝoje, kreis sian neston,
Revadis pri la hejmo pare,
Kaj prifieris tolokeston;

Tapetis murojn, plantis florojn,
Preparis robojn por la tria -
Kiu alportis ja laborojn,
Sed igis hejmon ĝojradia.

Pli da infanoj; pli da penoj;
Da maltrankvilo, kaj sufero;
Pli da laboroj, pli da benoj,
Da estonteco kaj espero.

Mebloj akiris siajn mitojn;
Infanoj kreskis; ili kreis
Proprajn memorojn, etajn ritojn;
Mezaĝa paro jubileis -

Bombo detruis dum sekundo
Rikoltajn dudekkvin septembrojn,
Kaj lasis sur malpura grundo
Nur meblopecojn, sangajn membrojn.

Tracker

All lyrics are property and copyright of their owners. All lyrics provided for educational purposes only.